Esperanto
Nederlands
Esperanto Vikiflandrio
Hejme
Organizaĵoj
Listo
Serĉu organizaĵon
Personoj
Listo
Serĉu personon
Revuoj
Listo
Serĉu revuon
Katalogo de revuoj
Eventoj
Listo
Serĉu eventon
Dokumentaro
Listo JPG, PDF, XLSX
Katalogo de JPG
Filmoj kaj sonoj
Printu paĝon
2024-11-24 : Kompleta dosiero pri : La Junaj Esperantistoj
Datumoj
Or_ID
00336
Nomo
La Junaj Esperantistoj
Aldonaĵo, devizo
Ekzistoperiodo
1945?
Antaŭa nomo
Posta nomo
Fondinto(j)
Sidejoj
Gent
Prezidantoj
Ĉefaj aliaj estraranoj
Grupa(j) revuo(j)
La Juna Esperantisto
Kupola asocio
neŭtrala
Se estas vzw: ref. Kompanio numero
Dosieroj
Asocia retpaĝo
Ref. al Vikipedio
Diversaj informoj
Nur konata pro mencio en revuo de Paco kaj Justeco, marto 1945: Ni ricevis la unuan numeron de “La Juna Esperantisto” jarkvarona revuo de la Genta organizo: “La junaj Esperantistoj”. Ĝi estas polikopiita gazeto. La titolpaĝo estas tre bela. Cetere ankaŭ la desegnaĵoj kaj la ornamitaj leteroj. Ie kaj ie oni trovas ankoraŭ lingvan eraron. Ekzemple krano ne signifas schedel (kranio) sed tapkraan. La enhavo estas interesa, eĉ tre interesa. Tamen troviĝas artikolo de unu tuta paĵo pri “La interna ideo de Esperanto” en kiu ni absolute nenion ekscias pri tiu interna ideo. La aŭtoro diras ke oni legu nur la verkojn de la majstro se oni volas scii en kio konsistas tiu ideo. Lia tezo estas tre danĝera se oni troigas ĝin. Laŭ li, ĉiuj artikoloj pri tiu temo estas reproduktaĵoj iom similaj kaj iom malsimilaj de la Zamenhofa koncepto. Al la aŭtoro mi faras jenajn demandojn: 1. Kion fari por instrui tiun ideon al personoj kiuj ne konas nian lingvon? 2. Ĉu la aŭtoro scias ke multaj miskomprenis tiun ideologiaĵon de Zamenhof? Ĉu tiam oni ne devas klopodi por bone kompreni ĝin kaj por bone klarigi ĝin? Cetere la malsama signifo de la vortoj, konceptoj k.t.p. laŭ nia subjektiva stato, ne estas en tiu mezuro vere ke ĉio estas neinterkomprenebla. Ni konstatas ke la revuo estas trilingva. Ĉu la gazeto kaj la organizo varbas gemembrojn en tuta Belgujo?
Adaptita: 28-03-2021
© Dezajno/Retejestro AC
Privacy
Kontaktilo
Ensaluti