Esperanto Vikiflandrio   

terug naar begin
naar pagina-einde
Legu min!
  • Tajpu vorton, parton aŭ literon de iu vorto kiun vi serĉas, eĉ cifero el la ID-o sufiĉas.
    Vi ricevos liston pri ĉiuj tekstoj aŭ ID-oj kiuj enhavas la serĉatan fragmenton.
    Atentu!
    • ĉiu ID-o enhavas '0' ( 0 = nulo)
    • ciferoj troviĝas en multaj kampoj! Prefere aldonu almenaŭ plian signon, ciferon aŭ spacon antaŭ or malantaŭ, ekz. '12', ' 125 ', '(4)'.
    • unu sola ĉapelita litero (ĉ, ĝ, ĥ, ĵ, ŝ, ŭ) ne estas trovebla, aldonu almenaŭ unu literon antaŭ or malantaŭ, ekz. 'iĝ' aŭ 'ĉe'.
    • se vi volas trovi fragmentojn de iu ajn vorto, NE aldonu spacon antaŭ KAJ malantaŭ la serio da literoj, ekz. 'jan'; se vi volas trovi kompletajn vortojn, metu spacon ANTAŬ KAJ MALANTAŬ, ekz. ' jan '; se vi volas trovi komencojn aŭ finaĵojn de vortoj, metu spacon antaŭ AŬ malantaŭ; ekz. ' jan', 'jan '
  • Eblas reordigi la enhavon laŭ ĉiuj kampoj kies nomo estas substrekita.
    Defaŭlta ordigo estas laŭ 'Nomo' kaj (eventuala) 'antaŭ­nomo'.
    Unu klako sur substrekita kamponomo ordigas de alta al malalta, plia klako ordigas de malalta al alta.
  • Klako sur substrekita ID-numero malfermas la kompletan dosieron.

Printu paĝon

 

La celo de Vikiflandrio

La projekto “Vikiflandrio” ekestis en 2020 ĉar kelkaj membroj de Flandra Esperanto-Ligo deziris havi iun lokon kie ĉiuj informoj pri la Esperanto-movado en Flandrio (kaj najbaraj regionoj) povas esti grupigitaj. Tiuj informoj kaj informfontoj estas tre diversaj: esperantaj revuoj, fotokolektoj de membroj, kongreslibroj, protokoloj de estrarkunsidoj, arĥivoj, nacilingvaj gazetoj… Ili iĝas pli kaj pli disponeblaj en bita formo kaj povas esti konsultataj hejme. Vizitoj al arĥivoj kaj bibliotekoj por konsulti originalajn dokumentojn iĝos malpli necesaj. Estis sugesto por uzi la esperantan Vikipedion (https://eo.wikipedia.org/wiki/Vikipedio:Ĉefpaĝo) por grupigi la informojn kaj ĝi efektive parte taŭgas, sed tre ofte esploranto havas nur etajn, nekoherajn informerojn kiuj ne sufiĉas por verki Vikipedio-paĝon. Se estas kolektitaj sufiĉe da tia informeroj, ili povas esti bazo por Vikipedio-artikolo.

La strukturo de Vikiflandrio

En Vikiflandrio estas kvar ĉefaj kategorioj:

 

Laste adaptita je 01-05-2021
Privacy    Retejestro   Ensaluti