Esperanto Vikiflandrio   

terug naar begin
naar pagina-einde
Legu min!
  • Tajpu vorton, parton aŭ literon de iu vorto kiun vi serĉas, eĉ cifero el la ID-o sufiĉas.
    Vi ricevos liston pri ĉiuj tekstoj aŭ ID-oj kiuj enhavas la serĉatan fragmenton.
    Atentu!
    • ĉiu ID-o enhavas '0' ( 0 = nulo)
    • ciferoj troviĝas en multaj kampoj! Prefere aldonu almenaŭ plian signon, ciferon aŭ spacon antaŭ or malantaŭ, ekz. '12', ' 125 ', '(4)'.
    • unu sola ĉapelita litero (ĉ, ĝ, ĥ, ĵ, ŝ, ŭ) ne estas trovebla, aldonu almenaŭ unu literon antaŭ or malantaŭ, ekz. 'iĝ' aŭ 'ĉe'.
    • se vi volas trovi fragmentojn de iu ajn vorto, NE aldonu spacon antaŭ KAJ malantaŭ la serio da literoj, ekz. 'jan'; se vi volas trovi kompletajn vortojn, metu spacon ANTAŬ KAJ MALANTAŬ, ekz. ' jan '; se vi volas trovi komencojn aŭ finaĵojn de vortoj, metu spacon antaŭ AŬ malantaŭ; ekz. ' jan', 'jan '
  • Eblas reordigi la enhavon laŭ ĉiuj kampoj kies nomo estas substrekita.
    Defaŭlta ordigo estas laŭ 'Nomo' kaj (eventuala) 'antaŭ­nomo'.
    Unu klako sur substrekita kamponomo ordigas de alta al malalta, plia klako ordigas de malalta al alta.
  • Klako sur substrekita ID-numero malfermas la kompletan dosieron.

Printu paĝon

Personoj

Ĉi tie estos registritaj ĉiuj personoj kiuj havis iom gravan rolon en la flandra Esperanto-movado. Povas esti estraranoj de asocioj, instruistoj (ankaŭ eksterlandaj Cseh-instruistoj), verkistoj, eldonistoj… Por tuj havi bazan nomaron estis grupe registristaj (eĉ kun nur bazaj informoj) jenaj nomaroj:
  1. Membroj de Flandra Ligo Esperantista en la periodo 1936-1938 (transprenitaj el tiama membroregistro).
    (ankaŭ disponebla kiel: "membrolisto_1936-38.pdf" kaj "membrolisto_1936-38.xlsx")
  2. Personoj menciitaj en la gazetaro kiel instruistoj inter la mondmilitoj (transprenitaj el la aperigota studo “Esperanto-cursussen in Vlaanderen en Brussel tussen de Wereldoorlogen”).
  3. Posedantoj de la diplomo de profesora kapableco (listo de 101 personoj, Belga Esperantisto 335-336 1955).
    (ankaŭ disponebla kiel: "profesoroj diplomitaj dum la unua duonjarcento.pdf" kaj "profesoroj diplomitaj dum la unua duonjarcento.xlsx")
  4. Belgaj partoprenantoj de la 4a Belga Kongreso (Gent 1912).
  5. Belgaj partoprenantoj de la 20a UK (Antwerpen 1928).
La listo kompletiĝos trarigardante revuojn kaj aliajn informfontojn. Ankaŭ lokaj historiistoj kaj genealogoj povas kontribui, kontrolante kaj kompletigante nomojn kaj adresojn surbaze de siaj propraj informoj.

terug naar begin vorige volgende

 

Adaptita:  31-03-2021
Privacy    Kontaktilo   Ensaluti