Esperanto
Nederlands
Esperanto Vikiflandrio
Hejme
Organizaĵoj
Listo
Serĉu organizaĵon
Personoj
Listo
Serĉu personon
Revuoj
Listo
Serĉu revuon
Katalogo de revuoj
Eventoj
Listo
Serĉu eventon
Dokumentaro
Listo JPG, PDF, XLSX
Katalogo de JPG
Filmoj kaj sonoj
Printu paĝon
2024-11-21 : Kompleta dosiero pri : Kempeneers Paul T.C.
(1)
= Membro de Flandra Ligo en 1936-38
(2)
= Menciita kiel instruisto inter la mondmilitoj
(3)
= Havas diplomon de profesora kapableco
(4)
= Partoprenanto kongreso 1912
(5)
= Partoprenanto UK 1928
Datumoj
Pe_ID
01553
Titolo
D-ro
Nomo
Kempeneers
Antaŭnomo
Paul T.C.
Edz(in)o
Adreso
Urbo
Lando
Pseŭdonimo
Naskiĝdato
1935-12-09
Naskiĝloko
Tienen
Edziĝdato
Mortodato
Mortoloko
Profesio
Funkcioj ĉe asocioj
Ret-adreso
Esperantisto ekde
Verkoj de la persono
Fontoj
Dosieroj
Kongresaj foto(j)
Kongresaj filmo(j)
Ref. al Vikipedio
Diversaj informoj
El ENA-bulteno 2020-3: Paul T.C. Kempeneers: erudito, esperantisto kaj mondcivitano Doktoro Paŭlo Kempeneers naskiĝis la 9an de decembro 1935 en Tienen [tinen], provinca urbo en Belgio. Kiel gimnaziano li ĝuis klasikan edukadon surbaze de la latina kaj de la greka lingvoj. En 1953 li enskribiĝis en la antverpena navigacia lernejo kaj en la sama jaro, kiel ŝipano, li vojaĝis al Okcidentafriko, ĝis Dakaro, sur la famega veltrejnŝipo “Mercator”. En 1956 li instruistiĝis pri literaturaj fakoj en la altlernejo de sia naskiĝurbo, kien li post 18 monatoj returniĝis, plenuminte sian militservon en la mararmeo. En 1970 li iĝis urba bibliotekisto kaj daŭrigis studadi en la Biblioteka Instituto de Bruselo. Sekve li ekstudis en la universitato de Loveno kaj iĝis magistro - filologo pri ĝermanaj lingvoj. En 1982 li doktoriĝis kaj ĉesis instrui, por direktoriĝi en “Nobel”, la sekcio pri Adulta Edukado en Tienen. Kiel instruisto li plej ofte verkis didaktikajn tekstojn, ĉefe pri la ĝusta uzado de la nederlanda kulturlingvo. Poste sekvis multaj eseoj pri la historio kaj la toponomio de la municipio Tienen kaj de la najbaraj municipoj. Fine, la 15an de decembro 2018, la tienena konsilio pri kulturo aljuĝis al li premion pro liaj dumvivaj esplorado kaj publikaĵoj. Kiel esperantisto li ne nur verkis Esperanto-kurson kaj nederlandlingvan gramatikon, sed en lokaj gazetoj kaj aliaj revuoj li ofte verkis artikolojn pri Esperanto. En 1986-1987 (!) li anoncis bazan kurson de Esperanto en la sekcio Adulta Edukado. Preskaŭ 20 adultoj enskribiĝis. Du el ili en 1992 fondis la trian lokan Esperanto-grupon en la historio de la urbo. La asocio “La Hirundo” dum preskaŭ 25 jaroj ege aktivis, instruante, eldonante, organizante enlandajn kaj eksterlandajn eventojn kaj informante en kunlaboro kun la urba estraro. Kempeneers dum du lernojaroj eĉ sukcesis organizi en kunlaboro kun “La Hirundo” la unuan oficialan Esperanto-kurson en la sekcio por adultoj. Paul Kempeneers eĉ sukcesis akceptigi de la komunuma registaro la nomŝanĝon de unu kilometron longa aleo (laan) en nova industria tereno, kies kandidat-aĉetantoj ne ŝatis la provizoran nomon, ĉar laŭ ili ĝi ne estas sufiĉe internacia. Do, Paul proponis “Esperanto-laan”, kaj la propono estis oficiale akceptita! Ne mirinde do, ke la loka Esperanto-asocio, sed nur post senĉesa insisto, fine sukcesis persvadi Paul Kempeneers iĝi dumviva honora membro de “La Hirundo”, la dankema ido de sia projekto el 1986-1987. Bert
Adaptita: 31-03-2021
© Dezajno/Retejestro AC
Privacy
Kontaktilo
Ensaluti