Esperanto Vikiflandrio   

terug naar begin
naar pagina-einde
Printu paĝon

 

La celo de Vikiflandrio

La projekto “Vikiflandrio” ekestis en 2020 ĉar kelkaj membroj de Flandra Esperanto-Ligo deziris havi iun lokon kie ĉiuj informoj pri la Esperanto-movado en Flandrio (kaj najbaraj regionoj) povas esti grupigitaj. Tiuj informoj kaj informfontoj estas tre diversaj: esperantaj revuoj, fotokolektoj de membroj, kongreslibroj, protokoloj de estrarkunsidoj, arĥivoj, nacilingvaj gazetoj… Ili iĝas pli kaj pli disponeblaj en bita formo kaj povas esti konsultataj hejme. Vizitoj al arĥivoj kaj bibliotekoj por konsulti originalajn dokumentojn iĝos malpli necesaj. Estis sugesto por uzi la esperantan Vikipedion (https://eo.wikipedia.org/wiki/Vikipedio:Ĉefpaĝo) por grupigi la informojn kaj ĝi efektive parte taŭgas, sed tre ofte esploranto havas nur etajn, nekoherajn informerojn kiuj ne sufiĉas por verki Vikipedio-paĝon. Se estas kolektitaj sufiĉe da tia informeroj, ili povas esti bazo por Vikipedio-artikolo.

La strukturo de Vikiflandrio

En Vikiflandrio estas kvar ĉefaj kategorioj:

 

Adaptita:  02-11-2023
Privacy    Kontaktilo   Ensaluti